- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|2 Pedro 1:1|
									Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|2 Pedro 1:2|
									Graco al vi kaj paco pligrandigxu en sciado pri Dio, kaj pri Jesuo, nia Sinjoro;									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|2 Pedro 1:3|
									pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto;									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|2 Pedro 1:4|
									per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo, forsavigxinte el la putreco,  kiu estas en la mondo per voluptemo.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|2 Pedro 1:5|
									Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion;									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|2 Pedro 1:6|
									kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon;									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|2 Pedro 1:7|
									kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|2 Pedro 1:8|
									CXar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|2 Pedro 1:9|
									CXar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|2 Pedro 1:10|
									Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; cxar farante tion, vi neniam falpusxigxos;									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18