-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Pedro 3:1|
Jam cxi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaux mi instigas vian sinceran menson per rememorigo;
-
2
|2 Pedro 3:2|
por ke vi memoru la antauxdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj;
-
3
|2 Pedro 3:3|
unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laux siaj propraj voluptoj,
-
4
|2 Pedro 3:4|
kaj dirante:Kie estas la anonco de lia alveno? cxar de kiam la patroj endormigxis, cxio restas kiel de post la komenco de la kreo.
-
5
|2 Pedro 3:5|
CXar ili volonte forgesas, ke cxielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laux la vorto de Dio;
-
6
|2 Pedro 3:6|
per kio la tiama mondo, diluvite, pereis;
-
7
|2 Pedro 3:7|
sed la nuna cxielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate gxis la tago de jugxo kaj pereo de malpiuloj.
-
8
|2 Pedro 3:8|
Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.
-
9
|2 Pedro 3:9|
La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento.
-
10
|2 Pedro 3:10|
Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaux sxtelisto; en tiu tago la cxielo forpasos kun mugxa bruego, kaj la elementoj brulante solvigxos, kaj la tero kaj la faritajxoj en gxi forbrulos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16