-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Pedro 3:11|
CXar tiamaniere cxio tio solvigxos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco,
-
12
|2 Pedro 3:12|
atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la cxielo flamanta solvigxos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidigxos?
-
13
|2 Pedro 3:13|
Sed laux Lia promeso ni atendas novan cxielon kaj novan teron, en kiuj logxas justeco.
-
14
|2 Pedro 3:14|
Tial, amataj, tion atendante, klopodu trovigxi en paco, senmakulaj kaj neriprocxindaj antaux Li.
-
15
|2 Pedro 3:15|
Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaux nia amata frato Pauxlo, laux la sagxeco donita al li, jam skribis al vi,
-
16
|2 Pedro 3:16|
kiel ankaux en cxiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri cxi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaux la ceterajn skribajxojn, al sia propra pereo.
-
17
|2 Pedro 3:17|
Vi do, amataj, cxi tion antauxsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogigxu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco.
-
18
|2 Pedro 3:18|
Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 22-24