-
-
Esperanto
-
-
11
|Hageo 1:11|
Kaj Mi alvokis sekecon sur la teron, sur la montojn, sur la grenon, sur la moston, sur la oleon, kaj sur cxion, kion produktas la tero, ankaux sur la homon, sur la bruton, kaj sur cxiun laboron de la manoj.
-
12
|Hageo 1:12|
Zerubabel, file de SXealtiel, kaj la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la tuta cetera popolo auxskultis la vocxon de la Eternulo, ilia Dio, kaj la vortojn de la profeto HXagaj, kun kiuj lin sendis la Eternulo, ilia Dio; kaj la popolo ektimis la Eternulon.
-
13
|Hageo 1:13|
Kaj HXagaj, la sendito de la Eternulo, diris al la popolo en la nomo de la Eternulo jene:Mi estas kun vi, diras la Eternulo.
-
14
|Hageo 1:14|
Kaj la Eternulo vigligis la spiriton de Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj la spiriton de la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la spiriton de la tuta cetera popolo; kaj ili venis kaj komencis labori en la domo de la Eternulo Cebaot, ilia Dio,
-
15
|Hageo 1:15|
en la dudek-kvara tago de la sesa monato, en la dua jaro de la regxo Dario.
-
1
|Hageo 2:1|
En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj, dirante:
-
2
|Hageo 2:2|
Diru al Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene:
-
3
|Hageo 2:3|
Kiu restis inter vi, kiu vidis cxi tiun domon en gxia antauxa belegeco? kaj kion vi vidas en gxi nun? cxu gxi ne aperas antaux viaj okuloj kiel nenio?
-
4
|Hageo 2:4|
Sed estu kuragxa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuragxa, ho cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuragxa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot.
-
5
|Hageo 2:5|
Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31