-
-
Esperanto
-
-
16
|Hageo 2:16|
kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek;
-
17
|Hageo 2:17|
Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo.
-
18
|Hageo 2:18|
Pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, de la dudek-kvara tago de la nauxa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone:
-
19
|Hageo 2:19|
cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.
-
20
|Hageo 2:20|
Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al HXagaj en la dudek-kvara tago de la monato, dirante:
-
21
|Hageo 2:21|
Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene:Mi ekmovos la cxielon kaj la teron;
-
22
|Hageo 2:22|
Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj, Mi renversos cxarojn kun iliaj veturantoj; falos la cxevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia.
-
23
|Hageo 2:23|
En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi prenos vin, ho Zerubabel, Mia servanto, filo de SXealtiel, diras la Eternulo, kaj Mi konservos vin kiel sigelringon; cxar vin Mi elektis, diras la Eternulo Cebaot.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31