-
-
Esperanto
-
-
1
|Amós 5:1|
Auxskultu cxi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.
-
2
|Amós 5:2|
Falis kaj ne relevigxos la virgulino de Izrael; sxi estas jxetita sur la teron, kaj neniu sxin restarigos.
-
3
|Amós 5:3|
CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.
-
4
|Amós 5:4|
CXar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael:Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos.
-
5
|Amós 5:5|
Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-SXeba; cxar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El farigxos senvalora.
-
6
|Amós 5:6|
Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.
-
7
|Amós 5:7|
La jugxon vi faras vermuto, kaj la veron vi jxetas sur la teron.
-
8
|Amós 5:8|
Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
-
9
|Amós 5:9|
Li sendas malfelicxon sur fortulon, kaj malfelicxo trafas urbon fortikigitan.
-
10
|Amós 5:10|
Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestajxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40