-
-
Esperanto
-
-
11
|Amós 5:11|
Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj sxtonoj, sed vi ne logxos en ili; vi plantos cxarmajn vinbergxardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.
-
12
|Amós 5:12|
CXar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj:vi premas virtulon, vi prenas subacxeton, vi forpusxas malricxulojn en la pordego.
-
13
|Amós 5:13|
Tial la sagxulo silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.
-
14
|Amós 5:14|
Sercxu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.
-
15
|Amós 5:15|
Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.
-
16
|Amós 5:16|
Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro:Sur cxiuj placoj estos plorado, sur cxiuj stratoj oni dirados:Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti.
-
17
|Amós 5:17|
Kaj en cxiuj vinbergxardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo.
-
18
|Amós 5:18|
Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi gxin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.
-
19
|Amós 5:19|
Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aux li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.
-
20
|Amós 5:20|
Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40