-
-
Esperanto
-
-
11
|Colossenses 1:11|
fortigitaj per cxia forto laux la potenco de Lia gloro, por cxia pacienco kaj toleremeco kun gxojo;
-
12
|Colossenses 1:12|
dankante la Patron, kiu tauxgigis nin por partopreno en la heredajxo de la sanktuloj en lumo,
-
13
|Colossenses 1:13|
kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;
-
14
|Colossenses 1:14|
en kiu ni havas la elacxeton, la pardonon de pekoj;
-
15
|Colossenses 1:15|
li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro;
-
16
|Colossenses 1:16|
cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li;
-
17
|Colossenses 1:17|
kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas.
-
18
|Colossenses 1:18|
Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li farigxu superulo en cxio.
-
19
|Colossenses 1:19|
CXar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco logxu;
-
20
|Colossenses 1:20|
kaj per li kunakordigi cxion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li cxion, cxu sur la tero, cxu en la cxielo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13