-
-
Esperanto
-
-
1
|Colossenses 3:1|
Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.
-
2
|Colossenses 3:2|
Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn.
-
3
|Colossenses 3:3|
CXar vi mortis, kaj via vivo kasxigxis kun Kristo en Dio.
-
4
|Colossenses 3:4|
Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaux kun li aperos en gloro.
-
5
|Colossenses 3:5|
Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;
-
6
|Colossenses 3:6|
pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo;
-
7
|Colossenses 3:7|
en kiuj vi ankaux iam iradis, kiam vi vivis en ili.
-
8
|Colossenses 3:8|
Sed nun formetu ankaux la jenajn:koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via busxo;
-
9
|Colossenses 3:9|
ne mensogu unu al alia, cxar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,
-
10
|Colossenses 3:10|
kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laux la bildo de Tiu, kiu lin kreis;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19