-
-
Esperanto
-
-
1
|Colossenses 4:1|
Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justajxon kaj egalajxon, sciante, ke vi ankaux havas Sinjoron en la cxielo.
-
2
|Colossenses 4:2|
En pregxado persistu, viglante en gxi kun danko;
-
3
|Colossenses 4:3|
pregxante samtempe ankaux pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaux enkatenita;
-
4
|Colossenses 4:4|
por ke mi klarigu gxin, kiel mi devus paroli.
-
5
|Colossenses 4:5|
Iradu en sagxeco rilate al la eksteruloj, elacxetante la tempon.
-
6
|Colossenses 4:6|
Via parolo estu cxiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al cxiu.
-
7
|Colossenses 4:7|
Pri cxiuj miaj aferoj sciigos vin Tihxiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro,
-
8
|Colossenses 4:8|
kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn,
-
9
|Colossenses 4:9|
kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri cxiuj cxi tieaj aferoj.
-
10
|Colossenses 4:10|
Salutas vin Aristarhxo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn:se li venos al vi, akceptu lin),
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8