-
-
Esperanto
-
-
25
|Daniel 7:25|
Li blasfemos kontraux la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li ecx arogos al si sxangxi la tempojn kaj legxojn. Ili estos transdonitaj en lian manon gxis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.
-
26
|Daniel 7:26|
Poste aperos jugxo, kaj gxi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermigxo.
-
27
|Daniel 7:27|
Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.
-
28
|Daniel 7:28|
CXi tie finigxas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizagxaspekto sxangxigxis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.
-
1
|Daniel 8:1|
En la tria jaro de regxado de la regxo Belsxacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.
-
2
|Daniel 8:2|
Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo SXusxan, kiu trovigxas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas cxe la rivero Ulaj.
-
3
|Daniel 8:3|
Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen unu virsxafo staras cxe la rivero; gxi havas du kornojn, kaj ambaux kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste.
-
4
|Daniel 8:4|
Mi vidis, ke tiu virsxafo kornopusxas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontrauxstari al gxi, kaj neniu povas savi kontraux gxia forto; kaj gxi faras cxion, kion gxi volas, kaj gxi estas granda.
-
5
|Daniel 8:5|
Dum mi atente gxin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj gxi ne tusxas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj.
-
6
|Daniel 8:6|
Kaj gxi iris al tiu kornohava virsxafo, kiun mi vidis starantan cxe la rivero, kaj jxetis sin sur gxin kun furioza forto;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5