-
-
Esperanto
-
-
7
|Daniel 8:7|
kaj mi vidis, ke, alproksimigxinte al la virsxafo, gxi furiozigxis kontraux gxi, frapis la virsxafon, kaj rompis ambaux gxiajn kornojn; kaj la virsxafo ne havis la forton, por kontrauxstari al gxi, kaj cxi tiu jxetis gxin sur la teron kaj disbatis gxin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virsxafon kontraux gxia forto.
-
8
|Daniel 8:8|
Tiam la virkapro forte grandigxis. Kiam gxi farigxis tre forta, rompigxis la granda korno, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la cxielo.
-
9
|Daniel 8:9|
El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando.
-
10
|Daniel 8:10|
Kaj gxi kreskis gxis la armeo de la cxielo, kaj gxi jxetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.
-
11
|Daniel 8:11|
Kaj ecx kontraux la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon.
-
12
|Daniel 8:12|
Forto estis donita al gxi kontraux la cxiutagaj oferoj pro peko; kaj gxi jxetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.
-
13
|Daniel 8:13|
Kaj mi auxdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis:GXis kiam havos forton la profetajxo pri la cxiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?
-
14
|Daniel 8:14|
Kaj li diris al mi:GXis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.
-
15
|Daniel 8:15|
Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj sercxanta gxian signifon, jen starigxis antaux mi bildo de viro.
-
16
|Daniel 8:16|
Kaj el meze de Ulaj mi auxdis homan vocxon, kiu vokis kaj diris:Gabriel, klarigu al li la vizion.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5