-
-
Esperanto
-
-
14
|Ester 5:14|
Tiam diris al li lia edzino Zeresx kaj cxiuj liaj amikoj:Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la regxo, ke oni pendigu sur gxi Mordehxajon; kaj poste iru gaje kun la regxo al la festeno. Tio placxis al Haman, kaj li pretigis la arbon.
-
1
|Ester 6:1|
En tiu nokto la regxo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memorajxan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaux la regxo.
-
2
|Ester 6:2|
Kaj tie trovigxis skribite, kiel Mordehxaj raportis pri Bigtan kaj Teresx, la du regxaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la regxon Ahxasxverosx.
-
3
|Ester 6:3|
Tiam la regxo diris:Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordehxaj? Kaj la junuloj servistoj de la regxo respondis:Nenio estas farita al li.
-
4
|Ester 6:4|
La regxo diris:Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la regxa domo, por diri al la regxo, ke oni pendigu Mordehxajon sur la arbo, kiun li pretigis por li.
-
5
|Ester 6:5|
La junuloj de la regxo diris al li:Jen Haman staras sur la korto. Kaj la regxo diris:Li eniru.
-
6
|Ester 6:6|
Haman eniris. Kaj la regxo diris al li:Kion oni faru al tiu homo, kiun la regxo deziras honori? Haman pensis en sia koro:Al kiu la regxo povas deziri fari honoron krom mi?
-
7
|Ester 6:7|
Kaj Haman diris al la regxo:Se al iu la regxo volas fari honoron,
-
8
|Ester 6:8|
oni alportu regxan veston, kiun portis sur si la regxo, kaj cxevalon, sur kiu rajdis la regxo, kiam sur lian kapon estis metita la regxa krono;
-
9
|Ester 6:9|
oni donu la veston kaj la cxevalon en la manon de unu el la plej eminentaj regxaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la regxo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la cxevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5