-
-
Esperanto
-
-
10
|Ester 6:10|
Tiam la regxo diris al Haman:Rapide prenu la veston kaj la cxevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordehxaj, kiu sidas cxe la pordego de la regxo; mankigu nenion el cxio, kion vi diris.
-
11
|Ester 6:11|
Haman prenis la veston kaj la cxevalon, kaj vestis Mordehxajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.
-
12
|Ester 6:12|
Poste Mordehxaj revenis al la pordego de la regxo; kaj Haman rapidis hejmen, malgxoja kaj kun kovrita kapo.
-
13
|Ester 6:13|
Haman rakontis al sia edzino Zeresx kaj al cxiuj siaj amikoj cxion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj sagxuloj kaj lia edzino Zeresx:Se el la gento de la Judoj estas Mordehxaj, antaux kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraux li, sed vi plue falos antaux li.
-
14
|Ester 6:14|
Dum ili ankoraux parolis kun li, venis la euxnukoj de la regxo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.
-
1
|Ester 7:1|
La regxo kaj Haman venis, por festeni cxe la regxino Ester.
-
2
|Ester 7:2|
Kaj ankaux en la dua tago, dum la trinkado de vino, la regxo diris al Ester:Kion vi petas, ho regxino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? gxis duono de la regno gxi estos plenumita.
-
3
|Ester 7:3|
Tiam la regxino Ester respondis kaj diris:Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho regxo, kaj se al la regxo placxas, tiam mia vivo estu donacita al mi laux mia peto, kaj mia popolo laux mia deziro;
-
4
|Ester 7:4|
cxar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaux estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la regxo.
-
5
|Ester 7:5|
Tiam la regxo Ahxasxverosx diris al la regxino Ester:Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuragxon agi tiel?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5