-
-
Esperanto
-
-
29
|Ester 9:29|
Kaj la regxino Ester, filino de Abihxail, kaj la Judo Mordehxaj skribis kun plena insisto, ke oni plenumu tiun duan leteron pri Purim.
-
30
|Ester 9:30|
Kaj ili sendis leterojn al cxiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de Ahxasxverosx, kun vortoj de paco kaj de vero,
-
31
|Ester 9:31|
ke ili festadu tiujn tagojn de Purim en ilia tempo, kiel decidis pri ili la Judo Mordehxaj kaj la regxino Ester, kaj kiel ili mem akceptis por si kaj por sia idaro koncerne la fastadon kaj pregxadon.
-
32
|Ester 9:32|
Kaj laux la ordono de Ester oni konfirmis tiun historion de Purim kaj enskribis en libron.
-
1
|Ester 10:1|
La regxo Ahxasxverosx metis sub tributon la teron kaj la insulojn de la maro.
-
2
|Ester 10:2|
La tuta historio pri lia forto kaj lia potenco, kaj la detaloj pri la grandeco de Mordehxaj, kiun la regxo grandigis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Medujo kaj Persujo.
-
3
|Ester 10:3|
CXar la Judo Mordehxaj estis la dua post la regxo Ahxasxverosx, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5