-
-
Esperanto
-
-
21
|Ester 1:21|
La parolo placxis al la regxo kaj al la princoj, kaj la regxo agis konforme al la parolo de Memuhxan.
-
22
|Ester 1:22|
Kaj li sendis leterojn en cxiujn landojn de la regxo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ke cxiu viro estu cxefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.
-
1
|Ester 2:1|
Post tiu afero, kiam kvietigxis la kolero de la regxo Ahxasxverosx, li rememoris pri Vasxti, kaj pri tio, kion sxi faris kaj kio estis dekretita pri sxi.
-
2
|Ester 2:2|
Kaj diris la junuloj de la regxo, kiuj servadis al li:Oni sercxu por la regxo belajn junajn virgulinojn;
-
3
|Ester 2:3|
kaj la regxo starigu en cxiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus cxiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon SXusxan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligajxojn;
-
4
|Ester 2:4|
kaj la junulino, kiu placxos al la okuloj de la regxo, farigxos regxino anstataux Vasxti. Kaj la afero placxis al la regxo, kaj li tiel faris.
-
5
|Ester 2:5|
En la kastelurbo SXusxan estis Judo, kies nomo estis Mordehxaj, filo de Jair, filo de SXimei, filo de Kisx, Benjamenido;
-
6
|Ester 2:6|
kiu estis translogxigita el Jerusalem kune kun la translogxigitoj, kiuj estis forkondukitaj kun Jehxonja, regxo de Judujo, kaj kiujn translogxigis Nebukadnecar, regxo de Babel.
-
7
|Ester 2:7|
Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaux estis nomata Ester, filino de lia onklo, cxar sxi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizagxa. Kiam mortis sxiaj gepatroj, Mordehxaj prenis sxin al si kiel filinon.
-
8
|Ester 2:8|
Kiam estis auxdigita la ordono de la regxo kaj lia legxo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon SXusxan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaux Ester estis prenita en la regxan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5