-
-
Esperanto
-
-
19
|Ester 2:19|
Kaj kiam oni la duan fojon kolektis junulinojn, Mordehxaj sidis cxe la pordego de la regxo.
-
20
|Ester 2:20|
Ester ankoraux ne diris pri sia patrujo kaj pri sia popolo, kiel ordonis al sxi Mordehxaj; kaj la dirojn de Mordehxaj Ester plenumadis tiel same, kiel tiam, kiam sxi estis sub lia prizorgado.
-
21
|Ester 2:21|
En tiu tempo, kiam Mordehxaj sidadis cxe la pordego de la regxo, ekkoleris Bigtan kaj Teresx, du korteganoj de la regxo el la sojlogardistoj, kaj ili intencis meti manon sur la regxon Ahxasxverosx.
-
22
|Ester 2:22|
Pri tio eksciis Mordehxaj, kaj li diris al la regxino Ester, kaj Ester diris tion al la regxo en la nomo de Mordehxaj.
-
23
|Ester 2:23|
La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis ambaux sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon cxe la regxo.
-
1
|Ester 3:1|
Post tiuj okazintajxoj la regxo Ahxasxverosx eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian segxon super cxiuj princoj, kiuj estis cxe li.
-
2
|Ester 3:2|
Kaj cxiuj servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, klinadis sin kaj jxetadis sin vizagxaltere antaux Haman, cxar tiel ordonis pri li la regxo. Sed Mordehxaj sin ne klinadis kaj ne jxetadis sin vizagxaltere.
-
3
|Ester 3:3|
La servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, diris al Mordehxaj:Kial vi malobeas la ordonon de la regxo?
-
4
|Ester 3:4|
CXar ili diradis tion al li cxiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, cxu la vortoj de Mordehxaj konservos sian forton; cxar li diris al ili, ke li estas Judo.
-
5
|Ester 3:5|
Kiam Haman vidis, ke Mordehxaj ne klinas sin kaj ne jxetas sin vizagxaltere antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5