-
-
Esperanto
-
-
11
|Filipenses 2:11|
kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.
-
12
|Filipenses 2:12|
Tial, miaj amatoj, kiel vi cxiam obeis, ne nur dum mia cxeestado cxe vi, sed nun ecx pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;
-
13
|Filipenses 2:13|
cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo.
-
14
|Filipenses 2:14|
CXion faru sen murmuroj kaj disputoj,
-
15
|Filipenses 2:15|
por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriprocxindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,
-
16
|Filipenses 2:16|
forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.
-
17
|Filipenses 2:17|
Cetere, ecx se mi estas elversxata sur la oferon kaj servon de via fido, mi gxojas kaj kungxojas kun vi cxiuj;
-
18
|Filipenses 2:18|
kaj tiel same vi ankaux gxoju kaj kungxoju kun mi.
-
19
|Filipenses 2:19|
Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaux sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaux refresxigxu, kiam mi certigxos pri via stato.
-
20
|Filipenses 2:20|
CXar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7