-
-
Esperanto
-
-
1
|Filipenses 2:1|
Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,
-
2
|Filipenses 2:2|
plenigu mian gxojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj,
-
3
|Filipenses 2:3|
nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;
-
4
|Filipenses 2:4|
ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn de aliaj.
-
5
|Filipenses 2:5|
Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaux en Kristo Jesuo,
-
6
|Filipenses 2:6|
kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel sxatindajxon la egalecon kun Dio
-
7
|Filipenses 2:7|
sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de homoj;
-
8
|Filipenses 2:8|
kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco.
-
9
|Filipenses 2:9|
Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super cxia nomo,
-
10
|Filipenses 2:10|
por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8