-
-
Esperanto
-
-
1
|Filipenses 4:1|
Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia gxojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.
-
2
|Filipenses 4:2|
Mi admonas Euxodian, kaj mi admonas Sintihxen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro.
-
3
|Filipenses 4:3|
Kaj mi petegas vin ankaux, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, cxar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo.
-
4
|Filipenses 4:4|
GXoju en la Sinjoro cxiam; denove mi diros:GXoju.
-
5
|Filipenses 4:5|
Via mildeco estu konata al cxiuj. La Sinjoro estas proksima.
-
6
|Filipenses 4:6|
Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio.
-
7
|Filipenses 4:7|
Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.
-
8
|Filipenses 4:8|
Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn cxasta, kio ajn sxatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia lauxdo, tion pripensu.
-
9
|Filipenses 4:9|
Kion vi lernis kaj ricevis kaj auxdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.
-
10
|Filipenses 4:10|
Sed mi forte gxojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8