-
-
Esperanto
-
-
10
|Filipenses 4:10|
Sed mi forte gxojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo.
-
11
|Filipenses 4:11|
Tamen mi ne parolas rilate bezonon; cxar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.
-
12
|Filipenses 4:12|
Mi scias humiligxi, kaj mi scias ankaux esti en abundeco; cxie kaj cxiel mi lernis la sekreton plenigxi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon.
-
13
|Filipenses 4:13|
Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.
-
14
|Filipenses 4:14|
Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado.
-
15
|Filipenses 4:15|
Kaj vi mem, Filipianoj, ankaux scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikigxis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj;
-
16
|Filipenses 4:16|
cxar ecx en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono.
-
17
|Filipenses 4:17|
Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultigxos por via profito.
-
18
|Filipenses 4:18|
Sed mi havas cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon akceptindan, kiu placxas al Dio.
-
19
|Filipenses 4:19|
Kaj mia Dio satigos cxian vian bezonon, laux Sia ricxo en gloro en Kristo Jesuo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4