-
-
Esperanto
-
-
1
|Joel 2:1|
Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu cxiuj logxantoj de la lando; cxar venas la tago de la Eternulo, gxi estas jam proksima;
-
2
|Joel 2:2|
tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.
-
3
|Joel 2:3|
Antaux gxi ekstermas fajro, kaj post gxi bruligas flamo; antaux gxi la lando estas kiel la Edena gxardeno, kaj post gxi absoluta dezerto; kaj neniu savigxos de gxi.
-
4
|Joel 2:4|
Ili aspektas kiel cxevaloj, ili kuras kiel rajdantoj.
-
5
|Joel 2:5|
Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj cxaroj, kiel krakado de fajro, kiam gxi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretigxinta por batalo.
-
6
|Joel 2:6|
Popoloj tremas antaux gxi, cxiuj vizagxoj paligxas.
-
7
|Joel 2:7|
Kiel herooj ili kuras, kiel kuragxaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; cxiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo.
-
8
|Joel 2:8|
Unu alian ne pusxas, cxiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin jxetas, sed restas sendifektaj.
-
9
|Joel 2:9|
Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel sxtelisto.
-
10
|Joel 2:10|
Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11