-
-
Esperanto
-
-
21
|Joel 2:21|
Ne timu, ho tero, gxoju kaj estu gaja, cxar la Eternulo faros ion grandan.
-
22
|Joel 2:22|
Ne timu, ho bestoj de la kampo, cxar verdigxos la pasxtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj vinberujo donos sian ricxajxon.
-
23
|Joel 2:23|
Kaj vi, ho infanoj de Cion, gxoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; cxar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antauxe.
-
24
|Joel 2:24|
La grenejoj plenigxos de greno, kaj la premejoj superplenigxos de mosto kaj de oleo.
-
25
|Joel 2:25|
Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam cxion formangxis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj rauxpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin.
-
26
|Joel 2:26|
Kaj vi povos mangxi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.
-
27
|Joel 2:27|
Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.
-
28
|Joel 2:28|
Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos songxojn, viaj junuloj havos viziojn.
-
29
|Joel 2:29|
Ecx sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elversxos Mian spiriton.
-
30
|Joel 2:30|
Kaj Mi donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero:sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40