-
-
Esperanto
-
-
11
|Joel 2:11|
Kaj la Eternulo ektondras per Sia vocxo antaux Sia armeo; cxar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; cxar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos gxin elteni?
-
12
|Joel 2:12|
Sed ecx nun ankoraux la Eternulo diras:Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj gxemegado;
-
13
|Joel 2:13|
dissxiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; cxar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedauxras malfelicxon.
-
14
|Joel 2:14|
Kiu scias? eble Li denove bedauxros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj versxoferojn al la Eternulo, via Dio.
-
15
|Joel 2:15|
Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon.
-
16
|Joel 2:16|
Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno.
-
17
|Joel 2:17|
Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj:Kie estas ilia Dio?
-
18
|Joel 2:18|
Tiam la Eternulo farigxos fervora por Sia lando kaj indulgos Sian popolon.
-
19
|Joel 2:19|
Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo:Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satigxu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin.
-
20
|Joel 2:20|
Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin en landon senakvan kaj dezertan, lian antauxan parton al la maro orienta, kaj lian malantauxan parton al la maro okcidenta; kaj li putros kaj malbonodoros, cxar li faris multe da malbono.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11