-
-
Esperanto
-
-
11
|Jueces 11:11|
Tiam Jiftahx iris kun la plejagxuloj de Gilead, kaj la popolo faris lin super si estro kaj kondukanto, kaj Jiftahx eldiris cxiujn siajn vortojn antaux la Eternulo en Micpa.
-
12
|Jueces 11:12|
Jiftahx sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraux mia lando?
-
13
|Jueces 11:13|
Kaj la regxo de la Amonidoj diris al la senditoj de Jiftahx:Pro tio, ke Izrael prenis mian landon, kiam li iris el Egiptujo, de Arnon gxis Jabok kaj gxis Jordan; nun redonu gxin al mi en paco.
-
14
|Jueces 11:14|
Tiam Jiftahx duan fojon sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj,
-
15
|Jueces 11:15|
kaj dirigis al li:Tiel diris Jiftahx:Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj;
-
16
|Jueces 11:16|
cxar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto gxis la Rugxa Maro kaj venis al Kadesx;
-
17
|Jueces 11:17|
kaj tiam Izrael sendis senditojn al la regxo de Edom, por diri:Permesu al mi trairi vian landon; sed la regxo de Edom ne konsentis; ankaux al la regxo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadesx;
-
18
|Jueces 11:18|
kaj li iris tra la dezerto kaj cxirkauxis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj starigxis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, cxar Arnon estas la limo de Moab.
-
19
|Jueces 11:19|
Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, regxo de HXesxbon, kaj Izrael diris al li:Permesu al ni trairi vian landon gxis mia loko;
-
20
|Jueces 11:20|
sed Sihxon ne volis, ke Izrael trairu liajn limojn; kaj Sihxon kolektis sian tutan popolon, kaj ili starigxis tendare en Jahac kaj batalis kontraux Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16