-
-
Esperanto
-
-
11
|Jueces 13:11|
Kaj Manoahx levigxis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li:CXu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris:Mi.
-
12
|Jueces 13:12|
Kaj Manoahx diris:Se viaj vortoj plenumigxos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj?
-
13
|Jueces 13:13|
Kaj la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:Kontraux cxio, pri kio mi parolis al la virino, sxi sin gardu;
-
14
|Jueces 13:14|
nenion el tio, kio devenas el vinberbrancxo, sxi mangxu, vinon aux ebriigajxon sxi ne trinku, kaj nenion malpuran sxi mangxu; cxion, kion mi ordonis al sxi, sxi plenumu.
-
15
|Jueces 13:15|
Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon.
-
16
|Jueces 13:16|
Sed la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:Kvankam vi retenos min, mi tamen ne mangxos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru gxin al la Eternulo. CXar Manoahx ne sciis, ke tio estas angxelo de la Eternulo.
-
17
|Jueces 13:17|
Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumigxos via vorto.
-
18
|Jueces 13:18|
Sed la angxelo de la Eternulo diris al li:Por kio vi demandas pri mia nomo? gxi estas neordinara.
-
19
|Jueces 13:19|
Kaj Manoahx prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis:
-
20
|Jueces 13:20|
kiam la flamo levigxis de la altaro al la cxielo, tiam la angxelo de la Eternulo levigxis en la flamo de la altaro. Kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis, kaj ili jxetis sin vizagxaltere.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 8-9