-
-
Esperanto
-
-
11
|Jueces 18:11|
Kaj elmovigxis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj Esxtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
-
12
|Jueces 18:12|
Kaj ili iris, kaj starigxis tendare en Kirjat-Jearim, en la regiono de Jehuda. Tial oni gxis nun nomas tiun lokon Tendaro de Dan; gxi estas post Kirjat-Jearim.
-
13
|Jueces 18:13|
Kaj ili iris de tie sur la monton de Efraim kaj venis al la domo de Mihxa.
-
14
|Jueces 18:14|
Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon Laisx, diris al siaj fratoj:CXu vi scias, ke en cxi tiuj domoj trovigxas efodo kaj domaj dioj kaj figuro kaj idolo? pripensu do, kion vi devas fari.
-
15
|Jueces 18:15|
Kaj ili turnigxis tien kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Mihxa, kaj salutis lin.
-
16
|Jueces 18:16|
La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per siaj bataliloj, staris antaux la pordego.
-
17
|Jueces 18:17|
Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaux la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
-
18
|Jueces 18:18|
Kiam tiuj eniris en la domon de Mihxa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili:Kion vi faras?
-
19
|Jueces 18:19|
Sed ili diris al li:Silentu, metu vian manon sur vian busxon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; cxu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?
-
20
|Jueces 18:20|
Kaj tio bone placxis al la pastro, kaj li prenis la efodon kaj la domajn diojn kaj la figuron kaj iris inter la popolon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5