-
-
Esperanto
-
-
1
|Jueces 21:1|
Kaj la Izraelidoj jxuris en Micpa, dirante:Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido.
-
2
|Jueces 21:2|
Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie gxis la vespero antaux Dio, kaj levis sian vocxon kaj forte ploris,
-
3
|Jueces 21:3|
kaj diris:Kial, ho Eternulo, Dio de Izrael, farigxis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu tribo?
-
4
|Jueces 21:4|
La morgauxan tagon la popolo levigxis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn.
-
5
|Jueces 21:5|
Kaj la Izraelidoj diris:Kiu homo el cxiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? CXar estis farita granda jxuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj.
-
6
|Jueces 21:6|
Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris:Forhakita estas hodiaux unu tribo el Izrael!
-
7
|Jueces 21:7|
kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni jxuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj.
-
8
|Jueces 21:8|
Kaj ili diris:Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montrigxis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabesx en Gilead.
-
9
|Jueces 21:9|
Kaj oni reviziis la popolon, kaj montrigxis, ke tie estas neniu el la logxantoj de Jabesx en Gilead.
-
10
|Jueces 21:10|
Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene:Iru kaj mortigu per glavo la logxantojn de Jabesx en Gilead, ankaux la virinojn kaj infanojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5