-
-
Esperanto
-
-
1
|Jueces 2:1|
Kaj venis angxelo de la Eternulo el Gilgal al Bohxim, kaj diris:Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi jxuris al viaj patroj, kaj Mi diris:Mi neniam rompos Mian interligon kun vi;
-
2
|Jueces 2:2|
sed vi ne faru interligon kun la logxantoj de cxi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian vocxon; kial vi tion faris?
-
3
|Jueces 2:3|
Tial Mi diras:Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo.
-
4
|Jueces 2:4|
Kaj kiam la angxelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, la popolo levis sian vocxon kaj ploris.
-
5
|Jueces 2:5|
Kaj ili donis al tiu loko la nomon Bohxim. Kaj ili tie bucxis oferojn al la Eternulo.
-
6
|Jueces 2:6|
Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris cxiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon.
-
7
|Jueces 2:7|
Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.
-
8
|Jueces 2:8|
Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en la agxo de cent dek jaroj.
-
9
|Jueces 2:9|
Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-HXeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx.
-
10
|Jueces 2:10|
Kaj ankaux tiu tuta generacio alkolektigxis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7