-
-
Esperanto
-
-
21
|Lamentaciones 4:21|
GXoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu logxas en la lando Uc; Ankaux al vi venos la kaliko, vi ebriigxos kaj nudigxos.
-
22
|Lamentaciones 4:22|
Finigxis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.
-
1
|Lamentaciones 5:1|
Rememoru, ho Eternulo, kio farigxis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!
-
2
|Lamentaciones 5:2|
Nia heredajxo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.
-
3
|Lamentaciones 5:3|
Ni farigxis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.
-
4
|Lamentaciones 5:4|
Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago.
-
5
|Lamentaciones 5:5|
Oni pelas nin je nia kolo; Ni lacigxis, sed oni ne permesas al ni ripozi.
-
6
|Lamentaciones 5:6|
Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satigxi per pano.
-
7
|Lamentaciones 5:7|
Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.
-
8
|Lamentaciones 5:8|
Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4