-
-
Esperanto
-
-
15
|Nehemías 5:15|
La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.
-
16
|Nehemías 5:16|
Mi partoprenis ankaux en la laborado cxe tiu murego; kaj kampon ni ne acxetis; kaj cxiuj miaj junuloj kolektigxadis tie al la laboro.
-
17
|Nehemías 5:17|
CXe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaux da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas cxirkaux ni.
-
18
|Nehemías 5:18|
Preparataj estis por unu tago:unu bovo, ses plej bonaj sxafoj, kaj ankaux birdoj estis preparataj cxe mi; kaj en la dauxro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraux tio mi ne postulis panon de regionestro, cxar la popolo estis sxargxita de malfacila laboro.
-
19
|Nehemías 5:19|
Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, cxion, kion mi faris por cxi tiu popolo.
-
1
|Nehemías 6:1|
Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Gesxem, kaj niaj ceteraj malamikoj auxdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en gxi difektoj (kvankam gxis tiu tempo mi ankoraux ne starigis pordojn en la pordegoj),
-
2
|Nehemías 6:2|
tiam Sanbalat kaj Gesxem sendis, por diri al mi:Venu, ni kune kunvenu en la vilagxoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon.
-
3
|Nehemías 6:3|
Sed mi sendis al ili senditojn, por diri:Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial cxesigxu la laborado, kiam mi gxin forlasos kaj iros al vi?
-
4
|Nehemías 6:4|
Kaj ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis tion saman.
-
5
|Nehemías 6:5|
Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31