-
-
Esperanto
-
-
16
|Nehemías 13:16|
Ankaux Tiranoj logxis tie, kaj ili alveturigadis fisxojn kaj cxiaspecajn komercajxojn, kaj vendadis en sabato al la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem.
-
17
|Nehemías 13:17|
Kaj mi faris mallauxdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili:Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan?
-
18
|Nehemías 13:18|
Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur cxi tiun urbon cxi tiun tutan malfelicxon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraux Izrael, malsanktigante la sabaton!
-
19
|Nehemías 13:19|
Kiam cxe la pordegoj de Jerusalem farigxis krepusko, antaux sabato, mi ordonis sxlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin gxis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis cxe la pordegoj, por ke oni ne enportu sxargxon en la tago sabata.
-
20
|Nehemías 13:20|
Kaj la komercistoj kaj vendistoj de cxiaspeca vendeblajxo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon kaj duan fojon.
-
21
|Nehemías 13:21|
Kaj mi faris al ili riprocxon, kaj diris al ili:Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato.
-
22
|Nehemías 13:22|
Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laux Via granda favorkoreco.
-
23
|Nehemías 13:23|
Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;
-
24
|Nehemías 13:24|
kaj iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo.
-
25
|Nehemías 13:25|
Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5