-
-
Esperanto
-
-
43
|Nehemías 12:43|
Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.
-
44
|Nehemías 12:44|
Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la cxambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaajxoj, la dekonajxoj, por kolekti en tiuj cxambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; cxar la Judoj gxojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris.
-
45
|Nehemías 12:45|
Kaj ili observadis la preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la pureco. Kaj la kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la preskribo de David kaj de lia filo Salomono.
-
46
|Nehemías 12:46|
CXar ankaux antauxe, en la tempo de David kaj Asaf, estis cxefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio.
-
47
|Nehemías 12:47|
CXiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Nehxemja donadis partojn cxiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.
-
1
|Nehemías 13:1|
En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaux la oreloj de la popolo; kaj trovigxis, ke estas skribite en gxi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;
-
2
|Nehemías 13:2|
cxar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraux ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio sxangxis la malbenon en benon.
-
3
|Nehemías 13:3|
Kiam ili auxdis tiun legxon, ili apartigis de Izrael cxiun aligentulon.
-
4
|Nehemías 13:4|
Antaux cxi tio la pastro Eljasxib, administranto de la cxambroj de la domo de nia Dio, parenco de Tobija,
-
5
|Nehemías 13:5|
arangxis por li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5