-
-
Esperanto
-
-
4
|Nehemías 8:4|
Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam.
-
5
|Nehemías 8:5|
Kaj Ezra malfermis la libron antaux la okuloj de la tuta popolo, cxar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li gxin malfermis, la tuta popolo starigxis.
-
6
|Nehemías 8:6|
Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la Eternulo vizagxaltere.
-
7
|Nehemías 8:7|
Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.
-
8
|Nehemías 8:8|
Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legatajxon.
-
9
|Nehemías 8:9|
Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.
-
10
|Nehemías 8:10|
Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto.
-
11
|Nehemías 8:11|
Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante:CXesu, cxar cxi tiu tago estas sankta; ne malgxoju.
-
12
|Nehemías 8:12|
Kaj la tuta popolo iris, por mangxi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; cxar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.
-
13
|Nehemías 8:13|
En la dua tago kunvenis la cxefoj de patrodomoj de la tuta popolo, ankaux la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra, por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5