-
-
Esperanto
-
-
1
|Romanos 14:1|
Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.
-
2
|Romanos 14:2|
Unu homo kredas, ke li povas cxion mangxi; sed alia, estante malforta, mangxas legomojn.
-
3
|Romanos 14:3|
Kiu mangxas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne mangxas; kaj kiu ne mangxas, tiu ne jugxu tiun, kiu mangxas; cxar Dio lin akceptis.
-
4
|Romanos 14:4|
Kiu estas vi, ke vi jugxas la servanton de alia? antaux sia propra sinjoro li staras aux falas. Li ja estos starigita, cxar la Sinjoro povas lin starigi.
-
5
|Romanos 14:5|
Unu jugxas unu tagon pli alte ol alian, alia egale jugxas cxiun tagon. CXiu homo konvinkigxu en sia menso.
-
6
|Romanos 14:6|
Kiu observas la tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.
-
7
|Romanos 14:7|
CXar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem.
-
8
|Romanos 14:8|
CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas.
-
9
|Romanos 14:9|
CXar por tio Kristo mortis kaj vivigxis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.
-
10
|Romanos 14:10|
Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40