-
-
Esperanto
-
-
11
|Romanos 14:11|
CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion.
-
12
|Romanos 14:12|
Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.
-
13
|Romanos 14:13|
Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon.
-
14
|Romanos 14:14|
Mi scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas malpura.
-
15
|Romanos 14:15|
CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu Kristo mortis.
-
16
|Romanos 14:16|
Via bono do ne estu kalumniita;
-
17
|Romanos 14:17|
cxar la regno de Dio estas ne mangxado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj gxojo en la Sankta Spirito.
-
18
|Romanos 14:18|
CXar tiu, kiu en tio servas Kriston, placxas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.
-
19
|Romanos 14:19|
Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.
-
20
|Romanos 14:20|
Ne detruu pro mangxajxo la faron de Dio. CXio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu mangxas kun ofendo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40