-
-
Esperanto
-
-
21
|Romanos 8:21|
ke la kreitaro mem ankaux liberigxos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.
-
22
|Romanos 8:22|
CXar ni scias, ke la tuta kreitaro kune gxemas kaj naskodoloras gxis nun.
-
23
|Romanos 8:23|
Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaajxon de la Spirito, gxemas en ni, atendante nian adopton, nome la elacxeton de nia korpo.
-
24
|Romanos 8:24|
CXar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; cxar kiu esperas al tio, kion li vidas?
-
25
|Romanos 8:25|
Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni gxin atendas pacience.
-
26
|Romanos 8:26|
Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per gxemoj neeldireblaj;
-
27
|Romanos 8:27|
kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, cxar li propetadas por la sanktuloj laux la volo de Dio.
-
28
|Romanos 8:28|
Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono.
-
29
|Romanos 8:29|
CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;
-
30
|Romanos 8:30|
kaj kiujn Li antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux gloris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3