-
-
Esperanto
-
-
31
|Romanos 8:31|
Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni?
-
32
|Romanos 8:32|
CXu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni cxiuj, ne donos al ni libere cxion kun li?
-
33
|Romanos 8:33|
Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto;
-
34
|Romanos 8:34|
kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed levigxis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaux propetadas por ni.
-
35
|Romanos 8:35|
Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco, aux dangxero, aux glavo?
-
36
|Romanos 8:36|
Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.
-
37
|Romanos 8:37|
Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.
-
38
|Romanos 8:38|
CXar mi konvinkigxis, ke nek morto, nek vivo, nek angxeloj, nek auxtoritatoj, nek estantajxoj, nek estontajxoj, nek potencoj,
-
39
|Romanos 8:39|
nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3