-
-
Esperanto
-
-
11
|Romanos 9:11|
(cxar la infanoj ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),
-
12
|Romanos 9:12|
estis dirite al sxi:La pli granda servos la malpli grandan.
-
13
|Romanos 9:13|
Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.
-
14
|Romanos 9:14|
Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne!
-
15
|Romanos 9:15|
CXar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
-
16
|Romanos 9:16|
Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.
-
17
|Romanos 9:17|
CXar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
-
18
|Romanos 9:18|
Tial Li favorkoras cxiun, kiun Li volas; kaj cxiun, kiun Li volas, Li obstinigas.
-
19
|Romanos 9:19|
Vi do diras al mi:Kial Li ankoraux riprocxas? CXar kiu rezistas al Lia volo?
-
20
|Romanos 9:20|
Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraux Dio? CXu faritajxo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10