-
-
Esperanto
-
-
21
|Romanos 9:21|
Aux cxu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro?
-
22
|Romanos 9:22|
Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, tauxgajn por pereo;
-
23
|Romanos 9:23|
kaj por ke Li konatigu la ricxon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antauxe pretigis por gloro,
-
24
|Romanos 9:24|
nome nin, kiujn Li ankaux vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaux el la nacianoj?
-
25
|Romanos 9:25|
Kiel Li diras ankaux en Hosxea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino.
-
26
|Romanos 9:26|
Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.
-
27
|Romanos 9:27|
Kaj Jesaja krias pri Izrael:Se la nombro de la filoj de Izrael ecx estos kiel la apudmara sablo, la restintoj savigxos;
-
28
|Romanos 9:28|
cxar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj trancxe mallongigante gxin.
-
29
|Romanos 9:29|
Kiel Jesaja diris antauxe: Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, Ni farigxus kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.
-
30
|Romanos 9:30|
Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13