-
-
Esperanto
-
-
4
|Romanos 5:4|
kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;
-
5
|Romanos 5:5|
kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.
-
6
|Romanos 5:6|
CXar kiam ni ankoraux estis senfortaj, tiam Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj.
-
7
|Romanos 5:7|
CXar apenaux pro justulo iu mortus; cxar pro bonulo eble iu kuragxus morti.
-
8
|Romanos 5:8|
Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraux estis pekuloj, Kristo mortis por ni.
-
9
|Romanos 5:9|
Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.
-
10
|Romanos 5:10|
CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;
-
11
|Romanos 5:11|
kaj krom tio ni fieras ankaux en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.
-
12
|Romanos 5:12|
Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis cxiujn homojn pro tio, ke cxiuj pekis;
-
13
|Romanos 5:13|
cxar gxis la legxo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas legxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7