-
-
Esperanto
-
-
1
|Santiago 2:1|
Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.
-
2
|Santiago 2:2|
CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro;
-
3
|Santiago 2:3|
kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo:Staru tie, aux sidigxu sube apud mia piedbenketo;
-
4
|Santiago 2:4|
cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj?
-
5
|Santiago 2:5|
Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?
-
6
|Santiago 2:6|
Sed vi malhonoradis la malricxulon. CXu ne subpremas vin la ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la tribunalojn?
-
7
|Santiago 2:7|
CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?
-
8
|Santiago 2:8|
Tamen, se vi plenumas la regxan legxon laux la Skribo:Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone;
-
9
|Santiago 2:9|
sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo, kiel malobeintoj.
-
10
|Santiago 2:10|
CXar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13