-
-
Esperanto
-
-
1
|Santiago 5:1|
Atentu nun, ricxuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj.
-
2
|Santiago 5:2|
Via ricxo putrigxis, kaj viaj vestoj konsumigxas de tineoj.
-
3
|Santiago 5:3|
Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.
-
4
|Santiago 5:4|
Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.
-
5
|Santiago 5:5|
Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado.
-
6
|Santiago 5:6|
Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontrauxstaras al vi.
-
7
|Santiago 5:7|
Paciencu do, fratoj, gxis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri gxi, gxis gxi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon.
-
8
|Santiago 5:8|
Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la alveno de la Sinjoro alproksimigxas.
-
9
|Santiago 5:9|
Ne murmuru, fratoj, unu kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto staras antaux la pordoj.
-
10
|Santiago 5:10|
Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8