-
-
Esperanto
-
-
1
|Santiago 3:1|
Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos pli severan jugxon.
-
2
|Santiago 3:2|
CXar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se iu ne falpusxigxas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaux la tutan korpon.
-
3
|Santiago 3:3|
Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon.
-
4
|Santiago 3:4|
Jen ankaux la sxipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas.
-
5
|Santiago 3:5|
Tiel ankaux la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandajxojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero!
-
6
|Santiago 3:6|
Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.
-
7
|Santiago 3:7|
CXar cxiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampajxoj kaj enmarajxoj la homa raso al si subigas kaj subigis;
-
8
|Santiago 3:8|
sed la langon neniu povas subigi; gxi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.
-
9
|Santiago 3:9|
Per gxi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per gxi ni malbenas homojn, faritajn laux la bildo de Dio;
-
10
|Santiago 3:10|
el la sama busxo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio devus ne tiel esti.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7