-
-
Esperanto
-
-
11
|Santiago 3:11|
CXu la fonto elsxprucigas el la sama aperturo dolcxan akvon kaj maldolcxan?
-
12
|Santiago 3:12|
cxu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aux vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas dolcxajxon.
-
13
|Santiago 3:13|
Kiu inter vi estas sagxa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de sagxeco.
-
14
|Santiago 3:14|
Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraux la vero.
-
15
|Santiago 3:15|
CXi tiu sagxeco ne devenas de supre, sed estas monda, lauxsenta, demona.
-
16
|Santiago 3:16|
CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago.
-
17
|Santiago 3:17|
Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco.
-
18
|Santiago 3:18|
Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10