-
-
Esperanto
-
-
11
|Zacarías 1:11|
Kaj ili mem ekparolis al la angxelo de la Eternulo, kiu trovigxis inter la mirtoj, kaj diris:Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca.
-
12
|Zacarías 1:12|
Tiam ekparolis la angxelo de la Eternulo kaj diris:Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj?
-
13
|Zacarías 1:13|
Kaj la Eternulo respondis al la angxelo, kiu parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn.
-
14
|Zacarías 1:14|
Tiam diris al mi la angxelo, kiu parolis kun mi:Proklamu kaj diru:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro;
-
15
|Zacarías 1:15|
kaj per granda indigno Mi indignas kontraux la nacioj memfidaj; cxar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la malfelicxon.
-
16
|Zacarías 1:16|
Tial tiele diras la Eternulo:Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en gxi, diras la Eternulo Cebaot, kaj sxnuro de cxarpentistoj estos tirata en Jerusalem.
-
17
|Zacarías 1:17|
Ankoraux proklamu jenon:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Denove plenigxos Miaj urboj per bonajxo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.
-
18
|Zacarías 1:18|
Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis:jen estas kvar kornoj.
-
19
|Zacarías 1:19|
Kaj mi diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi:Tio estas la kornoj, kiuj disjxetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon.
-
20
|Zacarías 1:20|
Kaj la Eternulo montris al mi kvar majstrojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5