-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|1 Crónicas 11:11|
Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis cxe David:Jasxobeam, filo de HXahxmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraux tricent kaj mortigis ilin per unu fojo.
-
12
|1 Crónicas 11:12|
Post li estis Eleazar, filo de Dodo, la Ahxohxido; li estis el la tri herooj.
-
13
|1 Crónicas 11:13|
Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filisxtoj kolektigxis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaux la Filisxtoj.
-
14
|1 Crónicas 11:14|
Sed tiuj starigxis meze de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo.
-
15
|1 Crónicas 11:15|
Kaj tri el la tridek cxefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filisxtoj staris en la valo Refaim.
-
16
|1 Crónicas 11:16|
David tiam estis en la fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.
-
17
|1 Crónicas 11:17|
Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego?
-
18
|1 Crónicas 11:18|
Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo,
-
19
|1 Crónicas 11:19|
kaj diris:Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion:cxu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? cxar kun risko por sia vivo ili alportis gxin. Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.
-
20
|1 Crónicas 11:20|
Abisxaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13