-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Crónicas 21:1|
Satano levigxis kontraux Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.
-
2
|1 Crónicas 21:2|
Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo:Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-SXeba gxis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron.
-
3
|1 Crónicas 21:3|
Joab diris:La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili cxiuj, ho regxo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio farigxu kulpo sur Izrael?
-
4
|1 Crónicas 21:4|
Sed la vorto de la regxo superfortis Joabon; tial Joab iris, trairis la tutan Izraelidaron, kaj venis Jerusalemon.
-
5
|1 Crónicas 21:5|
Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.
-
6
|1 Crónicas 21:6|
La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, cxar antipatia estis al Joab la vorto de la regxo.
-
7
|1 Crónicas 21:7|
Kaj tiu afero malplacxis al Dio, kaj Li frapis Izraelon.
-
8
|1 Crónicas 21:8|
Tiam David diris al Dio:Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; cxar mi agis tre malsagxe.
-
9
|1 Crónicas 21:9|
Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:
-
10
|1 Crónicas 21:10|
Iru kaj diru al David:Tiele diras la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13