-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|1 Crónicas 21:11|
Kaj Gad venis al David, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Akceptu por vi:
-
12
|1 Crónicas 21:12|
aux dum tri jaroj estos malsato en la lando; aux dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontrauxuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aux dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj angxelo de la Eternulo ekstermados en cxiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.
-
13
|1 Crónicas 21:13|
Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la Eternulo, cxar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.
-
14
|1 Crónicas 21:14|
Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj.
-
15
|1 Crónicas 21:15|
Kaj Dio sendis angxelon al Jerusalem, por fari en gxi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo-ekstermanto:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo staris tiam apud la drasxejo de Ornan, la Jebusido.
-
16
|1 Crónicas 21:16|
David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la cxielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejagxuloj, kovritaj per sakajxoj, jxetis sin vizagxaltere.
-
17
|1 Crónicas 21:17|
Kaj David diris al Dio:Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonajxon; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.
-
18
|1 Crónicas 21:18|
La angxelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido.
-
19
|1 Crónicas 21:19|
Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo.
-
20
|1 Crónicas 21:20|
Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la angxelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kasxis. Ornan tiam estis drasxanta tritikon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13