-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Crónicas 16:1|
Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis gxin interne de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux Dion.
-
2
|1 Crónicas 16:2|
Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo.
-
3
|1 Crónicas 16:3|
Kaj li disdonis al cxiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.
-
4
|1 Crónicas 16:4|
Kaj li starigis antaux la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj lauxdon al la Eternulo, Dio de Izrael:
-
5
|1 Crónicas 16:5|
la cxefo estis Asaf, la dua estis Zehxarja, poste Jeiel, SXemiramot, Jehxiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj;
-
6
|1 Crónicas 16:6|
Benaja kaj Jahxaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj cxiam antaux la kesto de interligo de Dio.
-
7
|1 Crónicas 16:7|
Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon arangxis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:
-
8
|1 Crónicas 16:8|
Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
-
9
|1 Crónicas 16:9|
Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj.
-
10
|1 Crónicas 16:10|
Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7